Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antaux_la_vojo

Antaŭ la vojo

MuzikoM. Blanter
TekstoV. Dyĥoviĉnyj kaj M. Slobodskoj
E-tekstoK. Gusev
MIDIantaux_la_vojo.mid

Noto: Malnova rusa kutimo estas, ke antaŭ ekiro adiaŭante oni eksidas.

Teksto

Dum oni la morojn modernajn ne konis,
En tempoj, pasintaj jam for,
Kompanoj atendis ŝevalojn, kaj sonis
Kanzono vojaĝa en ĥor':

Eksidu kaj benu la vojon lontanan,
Ĝi estu facila por ni,
Ekvoju, koĉero, kaj kanton kompanan
Alprenu por bono kun vi!

Centjaroj kaj verstoj forflugis post tio,
Jam trajnoj kuregas al for',
Sed sonas sur ĉiu fervoja stacio
la sama kanzono en hor':

Eksidu kaj benu la vojon lontanan,
Ĝi estu facila por ni.
Do ek, maŝinisto, kaj kanton kompanan
Alprenu por bono kun vi!

Kaj nun la raketoj kun lumaj rapidoj
Al steloj ekflugas de l'ter',
Sed kantas la oldan kanzonon la idoj
De iu antikva koĉer':

Eksidu kaj benu la vojon lontanan,
Ĝi estu facila por ni.
Do ek, kosmonaŭto, kaj kanton krompanan
Alprenu por bono kun vi!

antaux_la_vojo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)