Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antauxen_auxstrali

Antaŭen Aŭstrali'

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIantauxen_auxstrali.mid

Teksto

La Nacia Himno

Aŭstralianoj ĝoju ni,
Liberaj junaj ĉar
Kultivas riĉan grundon ni,
Ĉirkaŭas nin la mar'.
Benitajn de natura bel'
Tra l’tutahistori',
Stadio ĉiu gvidu nin:
Antaŭen Aŭstrali’!
Fiere kantu ĝoje ni;
Antaŭen Aŭstrali'!

Sub glora brila Suda Kruc'
Laboras ni sen ĝen',
Por ke famiĝu nia land'
Tra ĉiu mondteren'.
Kun ĉiu grup' de trans la mar'
Kunhavas landon ni,
Kuraĝe, kune al la cel':
Antaŭen Aŭstrali'!
Fiere kantu ĝoje ni;
Antaŭen Aŭstrali'!

antauxen_auxstrali.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)