Uzantaj iloj

Retejaj iloj


antauxen_esperantoj

Antaŭen esperantoj!

MuzikoMelodio de: De Jonge Garde
Esperanta tekstoCorry de Cock

Teksto

Ni estas laboristoj,
Marŝante al la cel'
Jen ni Esperantistoj
Kun brila verda stel'.
Kaj ne timigu nin la mok'
Nek rido de l’ saĝeta mond'
Antaŭen Esperantoj,
Neniu bridu nin,
Antaŭen Esperantoj,
Ni venkos en la fin'.

La celon ni atingos,
Triumfos nia pen',
Malamon ni estingos,
Atendos nin festen',
Respondu ni do je l’ alvok',
Aliĝu al pacama rond'!
Antaŭen Esperantoj,
Neniu bridu nin,
Antaŭen Esperantoj,
Ni venkos en la fin'!

antauxen_esperantoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)