Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | M. Matusovskij |
---|---|
Muziko | V. Solovjov-Sedoj |
E-teksto | Konstantin Gusev |
Unu el la plej konataj kaj belaj rusaj kantoj.
“Podmoskovnije vechera” estas la ruslingva titolo de la kanto, per kiu vi povas trovi “midi” aŭ “MP3” dosieron en la reto.
Ne aŭdiĝas eĉ flustro en obskur'
Ĉio dormas nun tie ĉi
Ki-el ŝatas ja, se vi scius nur,
Apudmoskvajn vesperojn mi. (2-foje)
Iom plaŭdas flu' kaj ne plaŭdas plu,
Plenas de arĝent' la river' .
Kanton aŭdas mi kaj ne aŭdas plu
En mallaŭto de la vesper' . (2-foje)
Kial, kara, vi kapon klinas pli
Kaj rigardas nun ruze min?
Ĉu esprimas mi, ne esprimas mi,
Kio ardas en la anim' ? (2-foje)
Kaj alvenas jam la matena hor' ,
Brilas ruĝa jam lunlini'…
Tenu en memor' , tenu en la kor'
Apudmoskvajn vesperojn ni. (2-foje)
-ls-
En ĝardeno jam eksilentis bru'
Tute ĉesis ĝi ĝis maten'
Kiom plaĉas nun sub ĉiela blu'
Apudmoskva urb' en somer'.
Jam ne movas sin la rivera flu'.
Luno kovris ĝin per arĝent'.
Kaj aŭdiĝas kant' en vespermalfru'
Kaj senvortas ni en silent'.
Amatino, vi kun subtila spir'
Ne rigardas min kun bonvol'.
Malfacilas tre la konfesa dir'
Ne kapablas mi al parol'.
Matenruĝo jam tre proksimas nun.
Do mi petas vin kun sincer'.
Ne forgesu vi noktan lumon nun
Apudmoskva urb' en somer'.