Uzantaj iloj

Retejaj iloj


aserehe

Aserehe

Teksto Keko Ruíz
E-teksto Manuel PANCORBO CASTRO

Furorigis tiun kanton Las Ketchup (La Keĉupulinoj).

Teksto

Vidu, venas tiu ulo
promenante ĉe l' angulo,
estas Djego rumbumonta
kun la luno en okulo
kaj kompleto el lazuro
estas li kontrabandonta.

Li eniras l' amasrondon
por dancadi ĝis la tombo,
posedata de la ritma ragatango.
Kaj diskludisto tre volonte
ludas himnon ĵus meznokte,
estas lia kara plej ŝatata kanto,
ĝin li dancas!!!
ĝin li ĝuas!!!
ĝin li kantaaaaaas!!!

Refreno:

Aserehe' ha' de he'
de hebe tu de hebe re sebjunoŭva
mahabi an de bugi an de bŭididipi'.
Aserehe' ha' de he' (ktp, 2-foje)

Estas sorĉa ne hazardo
ke mi trovas lin sur strato
kiun mi kutime paŝas.
Djego kvazaŭ kapitano,
fanfaronas kun la gajo
rastafar-afrik-cigana.

Li eniras l' amasrondon
por dancadi ĝis la tombo,
posedata de la ritma ragatango.
Kaj diskludisto tre volonte
ludas himnon ĵus meznokte,
estas lia kara plej ŝatata kanto,
ĝin li dancas!!!
ĝin li ĝuas!!!
ĝin li kantaaaaaas!!!

Refreno, 2-foje

Erksteraj ligoj

aserehe.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)