Uzantaj iloj

Retejaj iloj


asronado_sur_tegmento_dum_helreveno

Asronado sur tegmento dum helreveno

TekstoTomas Q Nilsson
MuzikoTomas Q Nilsson
KantasLa Perdita Generacio (Tomio)

Akordoj

:A C#m/G# G F#m7 G:
G Dadd9/F# G Dadd9/F#
G Dadd9/F# G Em7 Bm A
Em E Bm G A E G A

Teksto

Kiel batoj, vekhorloĝaj ŝokoj
Kiel pluvo venas kapdolor’
Tro pisema por redormi
Zingibra kontribu’

Iam manĝas min pasintaj noktoj
Tro alloge ĝis la kvara hor’
Promesitaj ŝanĝoj
Ne fidindas plu

Rigardanta la mondon
Rigardanta tra vitra ŝel’
Sur tegmento mi asronas iam
Pro nenia cel’
Dum revenas hel’

Trajne vizitis mi mirigajn landojn
Libre mi vojaĝis eĉ pli for
Sube nun formikoj
Marŝas laŭ la strat’

Tuŝas min la gravaj vivdemandoj
Kial kaptis nin angor’
Mi elektu vivon
Antaŭ surogat’

Rigardanta la mondon…

Jes, asronas mi dum la mateno
Ankoraŭ trouzas mi sukeron
Daŭre interesas la kompreno
Kiel kunmetu la erojn?

Se alvenus anĝel’ verdokula
Preferanta matenmanĝon eĉ
Mi rin bonvenigus
Al la veziket’

Mi malkovris la veron!
Ĝi videblas de sur tegment’!
Asronado super duboj,
devoj, dirpoj,
malkontent’
dum helrevenmoment’

asronado_sur_tegmento_dum_helreveno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)