Uzantaj iloj

Retejaj iloj


atendata_karavano

Atendata Karavano

Kantas Kajto, teksto kaj muziko de Nanne KALMA

Teksto

Atendate de infano, neordinara karavano
Malrapide migras tra kampara panoram'
Estas trupo de muzikistoj, de marionetludistoj
Estonte dum kermeso la apogeo de la program'

Senzorge babilante, ŝercante kaj ridante
Amuziĝas la artistoj per ludado kaj kantad'
Sed tutvojaĝe sin izolante, la sociemon evitante
Dubas la gvidanto; li timetas la komenciĝon de la venonta prezentad'

atendata_karavano.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)