Atommilito Neniam

Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis, kantas Bert Schumann.

Vi konceptas minojn kaj bombojn,
pensu pri ĉiu infan',
kiu esploras tiun mondon kaj
mortos pro via elan'.

Diktatoro, tiran', monda potenculo,
ne lasu tenti vin!
Tiuj iloj de milita malnoblo
povus neniigi vin.

Refreno:

Atommilito neniam,
lasu min vivi en pac'!
Atommilito neniam,
lasu nin vivi en pac'!

Ĉesu fabrikadi
ĉiujn armilojn de morto!
Povraj infanoj atentu,
kriu vian malakordon!

Refreno
  • atommilito_neniam.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)