Uzantaj iloj

Retejaj iloj


auxdigxas_nova_bela_vort

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

auxdigxas_nova_bela_vort [04.11.2015 12:56]
auxdigxas_nova_bela_vort [21.12.2023 08:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Aŭdiĝas nova, bela vort’ ======
 +
 +^Muziko|laux „Stimmt an mit hellem, hohen Klang”|
 +^E-teksto|origine [[wpeo>​Ferdinand Pfeil]]|
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +
 +Auxdigxas nova, bela vort'
 +En nia gxoja rondo;
 +Nun flugu gxi per juna fort'
 +Kuragxe tra la mondo!
 +
 +Vidigxas nova, hela stel',
 +Kvinpinta, verdkolora;
 +Gxi vokas nin al nobla cel',
 +Tre alta, tre valora.
 +
 +La vorto estas dolcxa son'
 +En nia liga kanto:
 +Tre cxarma vi juvela sxton',​
 +Vi kara Esperanto!
 +
 +La stelo jam salutas nin
 +El cxiu land' de l' tero,
 +Cxar multaj miloj portas gxin,
 +La signon de l' espero.
 +
 +Kaj cxiuj estas fratoj ni
 +Per nia lingvo kara;
 +De nun por cxiam estos gxi
 +Tre granda ben' homara.
 +
 +La verdan flagon portos ni
 +Antauxen al la celo!
 +Fidelaj cxiam restos ni
 +Al nia verda stelo!
 +
 +Heligu nian vojon nun
 +Steleto vi trankvila,
 +Gxis kiam Esperanta sun'
 +Levigxos ore-brila!
 +
 +{{tag>​kanto litero_a esperanto}}