Uzantaj iloj

Retejaj iloj


auxdu_auxdu

Aŭdu! Aŭdu!

Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko
KantasAkordo

Teksto

Aŭdu! Aŭdu!

Aŭdu novaĵon el alta ĉiel'
Pri Bet-Leĥemo kaj pri brila stel'.
Vi do silentu,
Bone atentu,
Jen la anĝel'!

Ripetaĵo: Aŭdu! Aŭdu!

Karaj paŝtistoj, naskiĝis Sinjor'.
Donu donacojn je Lia honor'.
Jen via Reĝo;
Danku per preĝo;
Ĝoj' en la kor'!

Ĝoje heroldas anĝeloj per kant'
Pri la naskiĝo de nia Savant'.
Bebo alvenis;
Dio nin benis;
Gloru per ĉant'!

Eksteraj ligoj

auxdu_auxdu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 25.03.2021 11:25 de brinerustle