Uzantaj iloj

Retejaj iloj


auxroras

Aŭroras

Muziko de S. Smirnov, vortoj de P. Vegin, traduko de Oĉjo Dadaev.

Teksto

Am Dm E7
De viaj haroj venas lum' aŭrora…
Dm E7 Am
Betuloj sveltaj kvazaŭ flugas soren.
A7 Dm F E7
Ĉiela arko viajn ŝultrojn kovras.
Dm H7 E7 Am
Vi estas daŭro de l'radi'. Aŭroras…

Aŭroras, kvazaŭ foliar' oscilas.
Aŭroras, kvazaŭ riveretoj brilas.
Oblongas lum' perpalpe kaj gracilas,
Al via haroj, al ĝarden' similas.

Tagiĝo via min varmigas ora,
Ĝi kreskas ie en profundo kora.
En lagon plonĝu ĉe maten' venanta.
Vi estas kvazaŭ Nerla templ', la sankta.

En lagon plonĝu je somero plena.
Vi estas kvazaŭ Nerla templ', serena.

auxroras.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)