Uzantaj iloj

Retejaj iloj


auxskultu_min

Aŭskultu Min

Muziko/TekstoJxormart Amzeev

Teksto

Aûskultu min, amiko mia
Neniam mi al vi rakontis,
Ke mi tre dankas Dion
Pro tio, ke mi vin renkontis

Pro tio ke en vasta mondo
Por mi kaj vi ekzistas loko
Kaj nin varmigas ondoj
De niaj sentoj reciprokaj
Aûskultu min…

Kaj ne necesas diri ion
Kuraĝas dume mi konfesi
Jes, mi tre dankas Dion
Nur vi por mi intima estas

Amiko mia eble morgaû
Ne trovos mi por vi momenton
Kaj mi ne dirops vortojn
El mia kor' pri miaj sentoj
Aûskultu min…

Jes, ĉiu tag' komplika estas
Kaj homo estas mi malforta
Sed kiam vi ridetas
En mondo estas pli komforte

Mi petas vin ne ofendiĝu
Mi kulpas antaû vi mi scias.
Neniam ni disiĝu
Por longe estu amo nia.
Aûskultu min…

auxskultu_min.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)