Aventuroj de la eta Juju

Kanto ankaŭ konata kiel “Panjo Kukumka”

Teksto

Estis panjo Kukunka, Kukunka,
estis paĉjo Taranta, Taranta,
ili havis etan Jujuon.

Foje ili promenis, promenis,
ĉe profunda river' Nil', river Nil',
kie vivis granda krokodil.

Kaj elsaltis krokodil, krokodil,
el profunda river' Nil', river Nil',
kaj forprenis etan Jujuon.

Ploras panjo Kukunka, Kukunka,
ploras paĉjo Taranta, Taranta,
donu reen etan Jujuon.

Ekparolas krokodil', krokodil',
el profunda river' Nil', river Nil',
Vi alportu bovon bakitan.

Kuras panjo Kukunka, Kukunka,
kuras paĉjo Taranta, Taranta,
kaj alportas bovon bakitan.

Ekparolas krokodil', krokodil',
el profunda river' Nil', river Nil',
Mi redonas etan Jujuon.

Ligoj

  • aventuroj_de_la_eta_juju.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 26.02.2019 08:57
  • de nelli