Uzantaj iloj

Retejaj iloj


babaj

Babaj

Teksto kaj muziko de A. Ivaŝĉenko kaj G. Vasiljev
Traduko el la rusa Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Ĉe la dom' Babaj' promenas,
Nian Joĉjon preni penas.
Ĉit, Babajo, ĉit, ne bleku,
Nian Joĉjon vi ne veku -
Karas Joĉjo tre por ni,
Lin neniam prenos vi.

Li vagas tra nokto,
Li pleje teruras,
Kun densa barbego
Pendanta ĝis ter',
Kun dentoj enormaj,
Lipharoj misformaj
Kaj kroma timiga ceter'…

Aj, Babaj'…
Ĉiujn li molestas,
Malgraŭ ke sennocas ĉi labor';
Aj, Babaj',
Ĉio ebla estas.
Vi, ke ĉio bonu, iru for…

Li estas bonkora,
Minaca aspekte,
Perfekta aŭdpove
Vidpove - eĉ pli…
Timigo elmita
Neniam vidita,
Sed ofte aŭdata de ni…

Aj, Babaj',
Li hompordojn frapas
Dum jarcentoj, plena je fervor'.
Aj, Babaj',
Ĉiuj lin ne ŝatas,
Kaj balbutas dorme “Iru for…”

Li plori ne emas,
Li scias, ke devas
Tuj post vesperiĝo
Alveni al hom'…
Dum pluv', dum ventblovo
Li servas plenpove
Peneme starante ĉe l' dom'…

Aj, Babaj',
La laboro aĉas.
Lin solec' ekregis kaj angor'…
Aj, Babaj',
Ĉu al oni plaĉas
Aŭdi ĉiunokte “Iru for…”?

babaj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)