Uzantaj iloj

Retejaj iloj


babelturo

Babelturo

D.Pace - Panzeri - Pilat, E-teksto de Dina LUKJANEC

Teksto

Bone vivis homoj frue,
Kolektiĝis en Babel'
Kaj komencis tuj konstrui
Grandan turon ĝis ĉiel'.
Sed la Dio ekkoleris
Pro la vid' de tiu scen',
Tiel sur la ter' aperis
De la lingvoj miskompren',
Miskompren'.

Refreno:

Homa deziro - laborhava emoci'
Ĉiam eliron serĉas de situaci',
Kun toleremo verkas ion filozof',
Sed la problemon solvis majstro Zamenhof.
Jes, Zamenhof, nur Zamenhof. (2-foje)

Tamen ni, esperantistoj,
Emas al la disciplin',
Komprenemaj laboristoj,
Ĉiam ni subtenas ĝin.
Ni konstruos eĉ ne turon,
Sed palacon ĝis ĉiel'
Kaj verdigos por plezuro
La vizaĝon de la stel',
De la stel'!

Refreno
babelturo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)