Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bajkalo

Bajkalo

TekstoD. Davidov
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloСлавное море священний Байкал
MIDIbajkalo.mid

Teksto

Lago Bajkalo majesta la mar',
glora velŝipo kun fiŝa barelo,
vento, ekludu sur vasta ondar',
blovu favore al velo.

Longe turmentis min fera katen',
Jam travagadis mi mont-regionon,
fuĝis mi dank' al amika subten',
de vol' obeis admonon.

Jam min forlasis timiga la sent',
min la gardistoj malkŝi ne povis,
ankaŭ de best' min ne tuŝis la dent',
plumb' el pafil' min ne trovis.

Iris mi nokte kaj dum hela tag',
urbojn evitis mi ĉiam sagace,
la vilaĝanoj per pan' kaj tabak'
min provizadis donace.

bajkalo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)