Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bakanalo

Bakanalo

Muzikomelodio de: Fragmento el la opero “Manon“
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Nun ankoraŭfoje
renkontiĝas ĝoje
en gastej' survoje
gaja amikar'.
Vokas la botelo
kaj bierbarelo,
vino en la kelo,
dia la nektar’!
Dum la vino fluas,
ni la nunon ĝuas,
en kaskadoj bruas
rido el la plenaj koroj, kaj al ni
sonadas dolĉa kaj instiga melodi'!
Granda familio!
Bela simfonio!
Kora simpatio
regas inter ni!
Flugas for la horoj,
brilas vangofloroj,
regas en la koroj
la ĉiela harmoni'!

bakanalo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)