Uzantaj iloj

Retejaj iloj


balado_pri_ulo

Balado Pri Ulo

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

Estis foje ul'
Tretinta per pied'
Per nuda la pied'
Fekaĵon en angul'

Li diris tuj ke li
Per sia la pied'
malpura la pied'
Ne marŝi volis pli

Ne estis tie akv'
Por lav' de la pied'
Por lav' de la pied'
Ne estis tie akv'

Li pensis per hakil'
La kuron tranĉi for
Ĉi-kruron tranĉis for
Li haste per hakil'

Li hastis eble tro
Tranĉitas bona krur'
Tranĉitas pura krur'
De nia la hero'

tuj kaptis lin koler'
Kaj venis la la mens'
De li la firma pens'
Tranĉendas eĉ ceter'

Piedoj kuŝis du
Malvarmaj kaj sen viv'
kaj staris pro naiv'
La ulo sur genu'

Tranĉis la parti'
Piedojn multajn for
Piedojn bonajn for
Ordonis la parti'

Ekzistas tamen sed'
Ĉar male ol en fabl'
partie kun probabl'
Rekreskas la pied'

balado_pri_ulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)