Baleno

TekstoDoede VEEMAN
MuzikoNanne KALMA
E-tekstoNanne KALMA
PlenumasKajto

Irolt, la frisa grupo en kiu Nanne KALMA kaj Ankie VAN DER MEER ludis loke antaŭ Kajto, kantas frise la kanzonon “Walfisken”, kun la sama ritmo kaj la sama teksto. La frisan poemon faris Doede VEEMAN kaj ĝin tradukis Nanne KALMA. --- Ricardo Dias Almeida 24/04/2007 18:39

Teksto

Petole kaj ĝoje fendas la ondojn
Korpo fleksebla en la mond' sen kompar'
Plonĝante, ludante, la voston ŝvingante
Vivĝuas baleno en la vasta mar'

Vere imponas la granda mamulo
Ĝi ŝajnas la oceana regant'
Venkonto finfine, la homo obstine
Daŭrigas batali kontraŭ la margigant'

Refreno

Kiam krias baleno la akvo turbulas
Kaj kiam ĝi mortas koloriĝas la mar'
Sed ni nur kalkulas, ni ĉiam manipulas
Kaj la lastan balenon, la plej lastan balenon
Atendos harpun' de la hom', la barbar'

Kiam femalo deziras la amon
Ĝi logas partneron per sia kant'
Sed bruaj sonoroj de ŝipaj motoroj
Preventas renkonton kun vira amant'

Ŝipoj kolosaj mortigas harpune
La beston plej grandan en la natur'
De tiu estaĵo, mirinda kreaĵo
Balenoleon' ili kunportas nur

Refreno

Se tio daŭras balen' baldaŭ estos
Sekvanta viktimo en trista seri'
Ĉar kvankam ni scias, ni tamen okazigas
Novan katastrofon per agado de ni

Refreno
QR-Kodo
QR-Kodo Baleno (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net