Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bandonio

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bandonio

Kantas Esperanto

Teksto

La la la la la . . . .

En “barrio” de malnova stil'
Nun bruas el drinkeja pord',
En strato de la Luna Bril'
Kuniĝas am' kaj malbonsort',
Jen Leceano, Jen Leon',
Ridet' malĝojas sen graci',
Grimac' feliĉas pro ebri'
Laŭ sonoj de l' akordion'.

La la la la la . . . .

Kaj sub sunbrilo de neon',
Kaj dum hispana gitarlud',
Nun fajras sang' en ambezon'.
Ebrie tangas la drinkej',
Kaj ritme laŭ la festa ond'
Flamenka hulas la dancad'.
La ŝipo kun danceja rond'
Nun flugas for al Eldorad'.

La la la la la . . . .

Kaj ĉe l' unua tanga son'
Sin donas Margo al la bal',
La ruĝa, ora dancdemon'
En korp-al-korpa taŭrbatal'.

“Oh, mi amor, baila, baila, baila
Oh, mi amor, baila, baila, baila”

“Milonga”-kant' en nokta hor',
Dum plende ploras bandoni',
Mi “corazon”, vin amas mi,
Sur pampo Margo flugas for,
En “barrio” de malnova stil',
En la nebuloj de l' maten',
Nun vakas revo kaj la glas',
La ŝip' revenas en haven'.

bandonio.1172560042.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)