Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bapta_patro

Bapta patro

Teksto

Kiam la suno kaŝas sin en la arbar'
sur la ĉielo steloj estas en plenbril'
en la okuloj en la harar' la lumo brilas
do vi diru nun al mi

Refreno:

Ke amo ligas por eterno ligas nin,
por bona sorto kaj malbonfart'
neniu jam ja povas nun disigi nin,
kiam en niaj koroj flamas forta am'
Do nia sort' tre certa jam,
kaj nin konsolas en malhelo kaj malvarm'

En amo estas tia tre mirakla eĉ
ne estas zorgoj kaj problemoj por junec'
Ĉar nia ĝoj' jen via am'
do vi neniam plu forgesu pri mi jam.

Refreno:

Ĉar amo ligas por eterno ligas nin,
por bona sorto kaj malbonfart'
neniu jam ja povas nun disigi nin,
kiam en niaj koroj flamas forta am'
Do nia sort' tre certa jam,
kaj nin konsolas en malhelo kaj malvarm'
bapta_patro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)