Batala Skizo

Aŭtoras Bulat OKUĜAVA, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Grizo de krepusko, fluta voĉo nerva, promenad' malfrua,
Rajdas Lia Moŝto sur ĉeval' antaue en kaftano blua,
Blanka ĉevalino kun okuloj brunaj je ĉies admiro,
Ruĝa ĉevaltuko kaj flugiloj kiel antaū militiro.

Post l'imperiestro rajdas generaloj - la eskort' armea.
La galonoj pompaj kaj cikatroj gloraj - mankas nur pereo.
Poste adjutantoj, bravaj diletantoj, brilas epoletoj.
Ĉiuj estas belaj, ĉiuj tre talentaj - dandoj kaj poetoj.

Iĝas halucino sonoj klavecinaj kaj fanfaroj pompaj,
Restas nur frapado, fluta voĉo nerva kaj esperoj trompaj,
Iĝas halucino hejmo kaj edzino, pano kaj cetero,
Restas nur ĉielo supre, kaj malsupre sub piedoj tero.

QR-Kodo
QR-Kodo Batala Skizo (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net