Uzantaj iloj

Retejaj iloj


batala_skizo

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

batala_skizo [04.11.2015 13:59]
batala_skizo [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Batala Skizo ======
 +//Auxtoras Bulat OKUGxAVA, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]//
 +
 +===== Teksto =====
 +Grizo de krepusko, fluta vocxo nerva, promenad'​ malfrua,
 +Rajdas Lia Mosxto sur cxeval'​ antaue en kaftano blua,
 +Blanka cxevalino kun okuloj brunaj je cxies admiro,
 +Rugxa cxevaltuko kaj flugiloj kiel antaū militiro.
 +
 +Post l'​imperiestro rajdas generaloj - la eskort'​ armea.
 +La galonoj pompaj kaj cikatroj gloraj - mankas nur pereo.
 +Poste adjutantoj, bravaj diletantoj, brilas epoletoj.
 +Cxiuj estas belaj, cxiuj tre talentaj - dandoj kaj poetoj.
 +
 +Igxas halucino sonoj klavecinaj kaj fanfaroj pompaj,
 +Restas nur frapado, fluta vocxo nerva kaj esperoj trompaj,
 +Igxas halucino hejmo kaj edzino, pano kaj cetero,
 +Restas nur cxielo supre, kaj malsupre sub piedoj tero.
 +{{tag>​litero_b kanto}}