Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bataltemp

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bataltemp´

TekstoRafael Milhomem
MuzikoRafael Milhomem
E-tekstoRafael Milhomem
KantasBaRok' Projekto, Kantisto Geovani Maia

Teksto

Vekiĝu nun,
bataltemp´ alvenas
prenu vian armilon kaj kuraĝiĝu,
vi estu preta
pala luno,
nian venkon atestas
mia glavo soifas justecon,
mi devas esti lerta.
Anĝeloj ploras,
larmoj lavas grundon
tute superverŝita per sango senkulpula.
demonaj krioj,
resonas kiel tondro,
homoj diskuras plentime,
serĉas lokon trankvilan.

Refreno:

Kiam mankas leĝo,
glav´ alportas venĝon.
Kiam mankas leĝo,
glav´ alportas esperon.

Sango ŝprucas,
kapoj rulfalas kruele.
Militaj teruraĵoj disŝiras esperon,
per lameno
vokojn al dioj,
ni povas aŭdi ĉiutempe
aflikton vi povas ne senti plu,
mi portas gloron.
Tro da fibestoj
atendas avide restaĵojn,
restaĵoj de la inertaj kadavroj,
ili ĝiain vundojn flaras
mi venis ĉi tien
por detrui malamikojn
laŭte mi krias,
glora el la plej kruelaj bataloj mi estas.

Refreno

Post tre longa batalado
Malamikoj kuŝas senvivaj
vento blovas mortodoron.
ĉielaj larmoj lavas la grundon
Postvivantoj nun esperas
ĝojo frapas ĉe la pordo
birdoj en ĉiel´ svingas
kun espero brilas la suno.
Venkon mia glavo reflektas
ĝia ŝtalo nobla estas
ne batali plu ni revas
rev´ ne efektiveblas.

Eksteraj ligoj

bataltemp.1417473654.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)