Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bela_bobela



Bela Bobela (La Feino)

Teksto

Bela Bobela jen dancas,
rondo anĝela ŝin zonas,
ran-regimento flutetas,
grilo-brigad' violonas.

Bela Bobela petolas,
sorĉas flugilan porkidon,
kisopromese ĝin rajdas,
fine donacas mokridon.

Bela Bobela masonas
el nebulkirlo palacon,
en ĝi regalas ŝi nanajn
gereĝidetojn, pajacon.

Bela Bobela nun dormas
jam sur aŭtuna folio,
par' de helikoj gardadas
pri ŝia sonĝ-idilio.

Eksteraj ligoj

bela_bobela.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)