Bela danco

Sonas bele la malnova danc', bela danc', dolĉa danc',
estas ĉarma tiu bela kant' tiu dolĉa kant'.
Sonas bele la malnova kant', bela kant', dolĉa kant',
venu kun mi ho knabin' al danc', venu al la danc'!

Per dekstra piedo faru unu “pa” aŭ du,
la koksojn turnu ĉirkaŭronde foje nur,
rigardu al plafono kaj poste al mi.
Jam dancas vi…

Sonas bele la malnova danc', bela danc', dolĉa danc',
estas ĉarma tiu bela kant' tiu dolĉa kant'.
Sonas bele la malnova kant', bela kant', dolĉa kant',
venu kun mi ho knabin' al danc',venu al la danc'.

En la brakumo de la danco rondas ni,
mian orelon tuŝas via varma spir',
en riverenc profunda venas lasta “pa”.
ha, ha, ha, ha!!!
  • bela_danco.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)