Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bela_estas_zagorje_la_verda

Bela estas Zagorje la verda

E-tekstoZ. REHORIĆ

Origina titolo: Lepe ti je Zagorje zelene

Noto:Zagorje - zagreba postmontaro

Teksto

Bela estas, bela estas Zagorje la verda,
Zagorje la verda
bela estas, bela estas Zagorje la verda,
Sed pli belas blanka Zagreb-urb'.

Cep', butero, kremo, lakto, ovoj kaj terpomoj
ovoj kaj terpomoj
cep', butero, kremo, lakto, ovoj kaj terpomoj,
ĉio iras al la Zagreb-urb'.

Vi sidiĝis, vi sidiĝis, jam maŝino fajfas,
jam maŝino fajfas
vi sidiĝis, vi sidiĝis, jam maŝino fajfas,
kaj veturas al la Zagreb-urb'.

Kuru Janko, kuru Janko, trajno jen forkuros,
trajno jen forkuros
kuru Janko, kuru Janko, trajno jen forkuros,
vi ne iros al la Zagreb-urb'.

Ĝi forkuru, ĝi forkuru, jam bilet' enpoŝas,
jam bilet' enpoŝas
ĝi forkuru, ĝi forkuru, jam bilet' enpoŝas,
mi ja iros al la Zagreb-urb'.

bela_estas_zagorje_la_verda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)