Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bela_lando_hispanio

Bela lando Hispanio

MuzikoC. G. REISSINGER
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko

Teksto

Bela lando Hispanio,
Fora ĉe la Ebro-bord',
Patrolando, super ĉio
Vin mi amos ĝis la mort'.
Dum la muĝo de la maro
Sub ĉiel' el brila or'
Ombras la kaŝtan-arbaro,
Lumas la migdala flor'.

Longe jam de dom' al domo
Kun sopir-dolor' sen lim'
Mi migradas fremda homo
Tra nebula malproksim'.
Ĉie sonas kaj por ĉiu
Mia kanta melodi',
Sed neniu kor', neniu
Min komprenas tie ĉi.

Jam de longe ne plu konas
Ridon mia rememor'.
En animo mia sonas
Nur la plendo, nur la plor',
Nur la unu melodio
Pri la senkonsola sort',
Vin, patrujo Hispanio,
Sopiregi ĝis la mort'.

bela_lando_hispanio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)