Belas vi, arbaro mia

TekstoL. KARAVELOV
E-tekstoI. KRESTANOV

Belas vi, arbaro mia!
Odoras junecon,
sed lokigas en la korojn
sole malgajecon:
Kiu iam vin ekvidas
eterne bedaŭras,
ke perei sub la viaj
ombroj li ne povas.

Kaj al iu bezon' venas
por vin jam forlasi
li ne povas, ĝis la morto
vin solan forgesi.

Bolas vi, arbaro mia!
Odoras junecon,
sed lokigas en la korojn
sole malgajecon:
Viaj fagoj kaj la kverkoj,
la densfoliaroj,
kaj la floroj kaj la akvoj,
kaj la ŝafidaroj,
kaj la papav' kaj la herboj,
kaj la malvarmeto,
ĉio falas siatempe
kiel la kugleto.

  • belas_vi_arbaro.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)