Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bella_ciao

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bella ciao

Muzikoitala popolkanto
E-tekstoVivano
MIDIbella_ciao.mid

Noto: Itala rizplukista melodio fariĝis partizana kanto.

Teksto

Je mateno en la fruo,
bella ciao, bella ciao,
bella ciao, ciao, ciao,
je mateno en la fruo,
malamikon trafis ni.
Je mateno en la fruo,
malamikon trafis ni.
Partizanoj, min lasu kun vi,
bella ciao, bella ciao,
bella ciao, ciao, ciao,
partizanoj, min lasu kun vi,
proksimiĝas l'agoni.
Partizanoj, min lasu kun vi,
Proksimiĝas l'agoni.

Se mi mortos, kamaradoj,
bella ciao, bella ciao,
bella ciao, ciao, ciao,
se mi mortos, kamaradoj,
al ripozo portu min!
Se mi mortos, kamaradoj,
al ripozo portu min!
En la ombron de l'eta floro,
bella ciao, bella ciao,
bella ciao, ciao, ciao,
de la eta, beleta floro,
en la montojn portu min!
De la eta, beleta floro,
en la montojn portu min!

Kaj la homoj preteriros,
bella ciao, bella ciao,
bella ciao, ciao, ciao,
kaj la homoj preteriros,
etan floron vidas jen.
Kaj la homoj preteriros
etan floron vidas jen.
Ĉiuj diros, ĉi tiu floro,
bella ciao, bella ciao,
bella ciao, ciao, ciao,
estas floro de l'partizano,
kiu mortis pro liber',
Estas floro de l'partizano,
kiu mortis pro liber'.

bella_ciao.1288307345.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)