Uzantaj iloj

Retejaj iloj


betulo

Betulo

Rusa popolkanto.

Teksto

En la kampo staris betulo,
en la kampo staris bukloza.
Leljo, Leljo, en kampo,
Leljo, Leljo, betulo.

En la kampon iras neniu,
la betulon rompas neniu.
Leljo, Leljo, neniu,
Leljo, Leljo, ŝin rompas.

Iru mi en kampon, promenu,
la betulon blankan mi rompu.
Leljo, Leljo, en kampon,
Leljo, Leljo, betulon.

Mi de ĝi fortranĉu tri branĉojn,
faru mi el ili tri fajfilojn.
Leljo, Leljo, fajfilojn,
Leljo, Leljo, elfaru.

Vi fajfiloj miaj ne kantu,
amatinon mian ne veku.
Leljo, Leljo, ne kantu,
Leljo, Leljo, ne veku.

betulo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)