Betuloj susuros

Teksto

Betuloj susuros belkankon de l' somer'
herbejo de rozoj florados
kiam edzofesta amikar' en brila manier'
tra la belsomera tago marŝados.

Memoroj de infana tempo paŝas kun graci'
la revoj vagas en infana lando.
La ringon de fidelo mi donacos kiam vi
respondis al mia demando.

Verdanta betularbaro estos belornam'
dum fidelan amon volas ni deklari
kaj tie fondos ni la hejmon de feliĉa am'
por provi la kunvivon dolĉa fari.

QR-Kodo
QR-Kodo Betuloj susuros (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net