Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bieno_en_nordio

Bieno en Nordio

Teksto

Mi atendis tutan jaron
por finfine en junio
forveturi kun gitaro
al bieno en Nordio (2x)

Refreno:

La altaj arboj, meznokta suno
plinombras alkoj tie ol la homoj
meze de lagoj, rande de l'mondo
jen nia domo, jen nia domo.

Tra fenestro okulumas
alko ema je la scio
mia koro kanton zumas
pri bieno en Nordio x2

Refreno:

de biero altan prezon
jen mildigas tiu scio:
baldaŭ venos somermezo
kun bieno en Nordio 2x

Refreno
bieno_en_nordio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)