Birde flugi volus mi

MuzikoM.Schneider-Trnavský
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloKeby som bol vtáčkom
MIDIbirde_flugi_volus_mi.mid

Birde flugi volus
mi trans land' arbara
/:por rigardi kion
faras tie hejme
panjo mia kara.:/

Ŝi ĉemizon kudras
kaj sopiras je mi:
/:filon mian foran,
ĝojon mian solan,
redonu al mi, Di'.:/

  • birde_flugi_volus_mi.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)