Birdeto

Esperanta plenumoHelena Melnikova

Teksto

En la eterna blua senfino vivis birdeto,
griza birdeto kun flama animo kaj koro libera,
revis pri flugo sed ĉeno ĝin tenis ĉe la kvieto,
anstataŭn bonstato dolore ĝin ĝenis vivo malvera.
Foje ekvidis ĝi lumon brilantan ie en for'
amo ekardis kaj kanto ekflugis el birda kor'.

Refreno: Diris saĝuloj: Lumo neniu brilas eterne!
Diris spertuloj: Por bono ja via tenas vin ĉeno!
Sed se ne kanti por kio do spiri, spiri por kio?
Kaj se ne ami por kio do vivi, vivi por kio?
Sed se ne kanti por kio do vivi, vivi por kio?
Kaj se ne ami por kio do?

Aŭdis konstante la griza poeto “Lasu stultaĵojn!
viaj kantaĉoj timigas muŝetojn, nutraĵon najbaran,
decas por birdoj solaj vivcelo: kovado kaj manĝo
ha, amo ekzistas ĝi nur en fabeloj por infanaro”.

Tamen la lumo brilis kaj vokis for al liber',
kantis sincere l'birdet' kaj forgesis pri la ceter'.

Refreno

Tago post nokto, horo post horo - ĝis lasta spiro.
Foje laciĝas batadi la koro en brusto ĉies… “Ho, kiom vane ĝi l'vivon elspezis!” konkludis aliaj
La grizan strangulon rapide forgesis birda socio.

Sed la animo feliĉa, libera, ĝuis la flugon.
kaj povus rimarki l'atenta: duoble ekbrilis la lumo!

Pensu saĝuloj, ke lumo neniu brilas eterne!
Kredu spertuloj, ke bonon kapablas doni la ĉeno!
Sed se ne kanti por kio do spiri, spiri por kio?
Kaj se ne ami por kio do vivi, vivi por kio?
Sed se ne kanti por kio do vivi, vivi por kio?
Kaj se ne ami por kio do?

QR-Kodo
QR-Kodo Birdeto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net