Uzantaj iloj

Retejaj iloj


blovorkestroj

Blovorkestroj

MuzikoV. Rzeczkowska
TekstoJ. Stanislawski
E-tekstoA. Vizgirdas
Origina titoloOrkiestry dęte
MIDIblovorkestoj.mid

Teksto

Pa, pa, pa…
Ĉio komenciĝis pro nenio -
Kaŭzis ordinara “pa pa pa”,
Blovorkestr' enhavas forton ian,
Pruvas tion fakt':

Sur balkon' avino staris,
Avo strate defiladis.
Ekvidinte tion,
Perdis ŝi konscion -
Reviviĝon urĝis fari.
Av', piedon erarinte,
Taksis la situacion -
Sub balkon' sin ŝovis,
Per trombon' ekbluvis -
Jen komenco estis kia!
Pa, pa, pa…

Komencigis, kvazaŭ pro nenio,
La afer'. Pro simpla “pa pa pa”.
Blovorkestroj havas forton sian -
Jen pli nova fakt':

Sur balkon' la panjo staris,
Paĉjo sube defiladis.
Pro l'vidaĵo jena
Svenis ŝi apenaŭ -
Oni devis ion fari.
Paĉjo tuj embarasiĝis,
Tamen lin instigis io -
Sub balkon' sin ŝovis,
Per trombon' ekblovis -
Ripetiĝis historio.
Pa, pa, pa…

Ĉio komenciĝis pro nenio, -
Kaŭzis nure simpla “pa pa pa”.
Blovorkestroj kaj la fort' ilia
Nun jam mankas. Fakt'!…

Sur balkon' mi vane staras,
Por ke iu defiladu,
Por mi, vide tion,
Tuj eksvenu iom
Kaj necesa ion fari.
Por plu marŝi li ne povu,
Kiel av' kaj paĉjo iam,
Sub balkon' sin ŝovu,
Per trombon' ekblovu -
Ja mi ankaŭ volas tion!…
Pa, pa, pa…
blovorkestroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)