Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bluberoj_krekas_en_nia_herbej

Bluberoj kreskas en nia herbej'

MuzikoLaŭ Sveda popola kanzono: Uti var hage, där växa bla bär
E-tekstoPoul Thorsen
MIDIbluberoj_kreskas_en_niaj_herbej.mid

Teksto

Bluberoj kreskas en nia herbej'
kun korplezur'
Se vi min volas, proksimas mi plej
ĉe rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj dolĉa krispmento
kaj korplezur'.

Belaj floretoj invitas por danc'
kaj korplezur'.
Se vi ĝin volas, plekteblas girland'
el rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj la dolĉa krispmento
kaj korplezur'.

Sur viajn harojn florĉeno kun ber'
kaj korplezur'.
Sinkas la suno, sed kreskas l'esper'
kun rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj dolca krispmento
kaj korplezur'.

Floroj kaj beroj herbeje de ni
kun korplezur'
plaĉas, sed vi estas kara eĉ pli
ol rozoj, akviligio,
lilioj kaj la salvio
kaj dolĉa krispmento
kaj korplezur'.

bluberoj_krekas_en_nia_herbej.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)