Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | popola |
---|---|
E-teksto | Kálmán KALOCSAY |
E-teksto | Pál BALKÁNYI |
MIDI | bojasjam.mid |
Kálmán Kalocsay: versio 1 kaj 2.
Pál Balkányi: versio 3.
Bojas jam ĉiu hund’ ĉie pri la famo:
La lingvo de l’ Esper’ estas mia amo.
Se vespero venas, mi la libron prenas
Per vortoj mia kap’ mia kapo plenas.
Boju do ĉiu hund’ pri la ĝoj-sciigo:
Venis ja la leter’ de la bonamiko,
Li somere venos, kaj ni nin komprenos
Tra la urb’ ĉe la lag’ kune ni promenos.
versio 2.
Bojas jam ĉiu hund' sur la strat' la famon:
Al korespondantin' falis mi en amon.
Se letero venas, Kor' per varm' ekplenas,
Kaj la portiston mi preskaŭ ĉirkaŭpremas.
Boju ĉiu hund' sur la strat' la famon:
Estas neeble jam kaŝi mian amon.
Aŭdu do sekreton, Nun nur la portreton,
Sed mi dum la kongres' Kisos la buŝeton.
versio 3.
Bojas jam ĉiu hund' ĉie pri la famo:
La lingvo de l’ Esper' estas mia amo.
Se vespero venas, mi la libron prenas,
Per vortoj mia kap' mia kapo plenas.
Boju do ĉiu hund' pri la ĝoj-sciigo,
Venis jam la leter' de la skolt' amiko,
Li somere venos, kaj ni nin komprenos,
Kune, gajkante ni tra l’ tendar' promenos.