Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bollmann

Bollmann

Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipotraduko

Teksto

Ĉe la lago estas loko,
Kie Bollmann laŭ inklin'
Fiŝojn kaptis per la hoko,
Tio tre amuzis lin.

Bedaŭrinde iun tagon
Falis li ĉe tiu sport'
En la malsekegan lagon,
Tio estis lia mort'.

Alveninte en la domo
De l’ ĉielo diris li:
“Bollmann estas mia' nomo
Kaj razisto estas mi”.

“Jes, por vi ni lokon trovos”,
Ridis Petro kun favor',
“Kaj vi tuj min razi povos,
Por ne esti sen labor' ”.

Bollmann Petron do ekrazis,
Sed, ho, kiam la tortur'
De ĉi tiu far' okazis,
Kriis Petro pro terur':

“Mil diabloj! Bollmann, ĉu ĉi
Tion razi nomas vi?
Mi ĉi tion nomas buĉi.
Tuj forigu vin de mi!

Malaperu! Kaj sur-tere
Gratu plu! Post tiu ĉi
Prov' de via pov' prefere
Kresku pleno-barb' al mi.”

bollmann.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)