Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bona_mareto_-_la_sankta_bajkal

Bona mareto - La sankta Bajkal'

MuzikoN. Guberjakov
TekstoDm. Davydov
E-tekstoK. Gusev
MIDIbona_mareto_la_sankta_bajkal.mid

Teksto

Bona mareto la sankta Bajkal',
bona ŝipeto la fiŝa barelo.
/:Hej, barguzino, konduku min
al tute ne fora jam celo.:/

Longe min ĝenis la fero de ĉen',
Longe mi vagis en montoj dezertaj,
/:Olda kompano min helpis, kaj jen
Fuĝas laŭ vojoj mi certaj.:/

Ŝilkon sukcesis mi pasi sen bar',
Montaj gardistoj min fine ne trovis,
/:Besto ne murdis min en la arbar',
Kuglo min trafi ne povis.:/

Nokte paŝadis en kaŝo mi, dum
Povis min kapti okul' de urbano,
/:Knaboj vilaĝaj regalis per fum'
Kaj kampaninoj per pano.:/

Bona mareto - la sankta Bajkal'
Bona veleto - la jako miltrua…
/:Hej, barguzino, gajnita batal'…
Tondras tempesto milbrua!:/

Notoj:

Barguzino - la nordorienta vento super la lago Bajkalo, tre forta, ofte kaŭzanta ŝtormon.

Ŝilko - transbajkala urbeto, ĉe la samnoma rivero; dum la cara epoko tie lokiĝis speciala gardistaro, kies tasko estis kapti fuĝintojn de la siberia punlaborejo.

bona_mareto_-_la_sankta_bajkal.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)