Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | K. H. SISIDO |
---|---|
Muziko | BRAHMS |
Kantas | Alberta CASEY |
Origina titolo: Wiegenlied
Bonan nokton, infan', trankvile en lan',
Kovrita per roz' por beba la ripoz'.
Ĝis maten', kiam Di’ sendos lumon al vi,
Ĝis maten', kiam Di’ sendos lumon al vi.
Bonan nokton, infan', gardata en man'
De l’bona anĝel' en sonĝ' de l’ĉiel'.
Dormu dolĉe kun ben', iru tra l’Di-ĝarden',
Dormu dolĉe kun ben', iru tra l’Di-ĝarden'.