Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonan_nokton_bacev

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Bonan nokton

Noto: Komparu kun Bonan nokton, filet' aŭstra popolkanto.

Teksto

Bonan nokton jen mi bondeziras al vi!
Litkuŝante nun jam vi ekpensu pri l’Am’!
Rozon mi dum renkont’ donas al vi ĉe l’font’
/:kaj en dorma ripoz’ sonĝu vi pri la roz’!:/

Dolĉan sonĝon nun mi bondeziras al vi!
En la nokta mallum’ jen aperos la lun’!
Kaj en dorma ripoz’ venos mi kun la roz’,
/:ruĝa kiel la flam’ - la simbolo de l’Am’!:/

bonan_nokton_bacev.1286403803.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)