Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonan_nokton_florulino

Bonan nokton florulino

Teksto
Muziko
Francesco De GREGORI
E-tekstoGiulio CAPPA

Origina titolo: Buona notte fiorellino

Teksto

Bonan nokton, bonan nokton amo mia
inter telefonvok' kaj lazuro,
mi vin dankas pro neatendita
feliĉiga miriga amĵuro,
la maizo en la kampoj maturas
kaj mi ege bezonas je vi;
litkovril' glaciiĝis kaj somero finitas:
bonan nokton jen nokto por vi.
Bonan nokton bonan nokton florulino
bonan nokton inter ĉambroj kaj steloj.
Por vin sonĝi mi bezonas proksimon
eĉ proksimo ne plenumas la celojn,
nun subite lumigis sunradio
intcr viaj neĝeroj kaj teo
ĝuste ne plu validan bileton de mi
bonan nokton jen nokto por vi.
Bonan nokton bonan nokton etulino
bonan nokton inter pluvoj kaj maroj
de malĝoj' en maten' venos fino
kaj la ringon plukaŝos sableroj.
En la vento neniam baraktas birdaro
havas ili flugilojn ne mi
dc l'aŭror' ĝis vespero ili solas en suno
bonan nokton jen nokto por vi.

bonan_nokton_florulino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)