Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonan_nokton_gb

Bonan nokton

Muzikoangla tradicia kanto
E-tekstoH. W. Holmes
E-teksto2Harald Micheel
Origina tekstoGood Night, Ladies
MIDIbonan_nokton_gb.mid

Teksto

Bonan nokton, bonan nokton,
Bonan nokton, al ĉiu tie ĉi.
Iun tagon kun plezur’ kun plezur’, kun plezur’.
Iun tagon kun plezur’ rekunvenos ni.

Ĝis revido, ĝis revido,
Ĝis revido, en iu gaja hor’.
Estu ĝojo de kunven’, de kunven’, de kunven’.
Estu ĝojo de kunven’ ĉiam en memor’.

Tektso 2

Bonan nokton. Bonan nokton.
Bonan nokton, mi enlitiĝas nun.
Trodormema estas mi, estas mi, estas mi.
Trodormema estas mi, tro longe dancis ni.

Bonan nokton. Bonan nokton.
Bonan nokton, mi enlitiĝas nun.
Trodormema estas mi, estas mi, estas mi.
Trodormema estas mi, tro vigla estis ŝi.

Bonan nokton. Bonan nokton.
Bonan nokton, mi enlitiĝas nun.
Trodormema estas mi, estas mi, estas mi.
Trodormema estas mi, tro riĉe manĝis ni.

Bonan nokton. Bonan nokton.
Bonan nokton, mi enlitiĝas nun.
Trodormema estas mi, estas mi, estas mi.
Trodormema estas mi, tro longe tedis li.

Bonan nokton. Bonan nokton.
Bonan nokton, mi enlitiĝas nun.
Trodormema estas mi, estas mi, estas mi.
Trodormema estas mi, tro bone gustis ĝi.

Bonan nokton. Bonan nokton.
Bonan nokton, mi enlitiĝas nun.
Trodormema estas mi, estas mi, estas mi.
Trodormema estas mi, tro bela estas ŝi.

Bonan nokton. Bonan nokton.
Bonan nokton, mi enlitiĝas nun.
Trodormema estas mi, estas mi, estas mi.
Trodormema estas mi, tro multe trinkis li.

bonan_nokton_gb.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)