Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonveno

Bonveno

Aŭtoroj nekonataj.

Teksto

Bonvenon fratoj kaj samideanoj,
adeptoj junaj kaj vi veteranoj
kiuj en rondo de l’ tuta mondo ariĝis
jen por la granda Kongres'!

Refreno:

Ĉiam kuraĝe en firmaj taĉmentoj
ĝis fina venko marŝu ni!
Nin ligas sentimentoj
de egaleco kaj de harmoni’.

Esperantistoj de tuta la tero,
kun la insigno de l' verda espero;
tiu emblemo estas la temo
de pac' tutmonda, de l' vera progres'.

Refreno

Ho, kongresanto kaj pacbatalanto,
la signalvort' estu nur Esperanto.
Eltenu ĉiam ni vidas tiam
la finan venkon de l' nia batal'.

Refreno

bonveno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)