Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bonvenon_al_japanio

Bonvenon al Japanio

TekstoTAZIMA Mayuko (helpanto Hisaki Kitogoma)
MuzikoTAZIMA Mayuko (helpanto Hisaki Kitogoma)

Tiu kanto estis varbaĵo por la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, Japanio (2007), kaj specife por ties Junulara Programo.

Teksto

Se vi ŝatas vojaĝon, se vi ŝatas homamon,
Se vi ŝatas bongustaĵon, venu al Japanio!
Se vi volas amikecon, se vi volas travivi
Tre mirindajn epizodojn, venu al Jokohamo!

Vidindaj lokoj, japanaj kulturoj
Atendas vin ĉiujn en Japanio!

Bonvole!

1. Bonvenon, bonvenon (ek!) al Japanio!
Bonvenon, bonvenon (ek!) al Japanio!

2. Jokohamo, Jokohamo (ek!) bonvenigos vin!
Jokohamo, Jokohamo (Jes!)
Ni atendas vin!

3. Ni iru, ni iru (ek!) al Japanio!!!
Ni iru, ni iru (ek!) al Japanio!!!

Eksteraj ligiloj

bonvenon_al_japanio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)