Teksto | TAZIMA Mayuko (helpanto Hisaki Kitogoma) |
---|---|
Muziko | TAZIMA Mayuko (helpanto Hisaki Kitogoma) |
Tiu kanto estis varbaĵo por la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, Japanio (2007), kaj specife por ties Junulara Programo.
Se vi ŝatas vojaĝon, se vi ŝatas homamon,
Se vi ŝatas bongustaĵon, venu al Japanio!
Se vi volas amikecon, se vi volas travivi
Tre mirindajn epizodojn, venu al Jokohamo!
Vidindaj lokoj, japanaj kulturoj
Atendas vin ĉiujn en Japanio!
Bonvole!
1. Bonvenon, bonvenon (ek!) al Japanio!
Bonvenon, bonvenon (ek!) al Japanio!
2. Jokohamo, Jokohamo (ek!) bonvenigos vin!
Jokohamo, Jokohamo (Jes!)
Ni atendas vin!
3. Ni iru, ni iru (ek!) al Japanio!!!
Ni iru, ni iru (ek!) al Japanio!!!