Uzantaj iloj

Retejaj iloj


botani_bej

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Botani Bej

Aŭstralia popolkanto. Estas kanto de malvolantaj enmigrantoj…

Teksto

Adiaŭ, Anglujo, por ĉiam,
adiaŭ, amikoj, al vi,
adiaŭ, la fama juĝejo,
kie ofte klient' estis mi.

Refreno:

Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-ej,
Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
jen ni iras al Botani Bej.

Dum jaroj dek kvar mi limiĝos
en fora karcerkoloni',
ĉar viron en strat' mi renkontis
kaj horloĝon mi ŝtelis de li.

Refreno

Nu junaj gedukoj, atentu,
aŭskultu tre zorge al mi,
nur viajn propraĵojn vi tuŝu,
alie vi loĝos ĉe mi!

Refreno
botani_bej.1301696925.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 12:52 (ekstera redakto)