Uzantaj iloj

Retejaj iloj


brilanta_maro

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

brilanta_maro [04.11.2015 14:02]
brilanta_maro [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Brilanta maro ======
 +
 +^Muziko/​Teksto|Inger Lauritzen|
 +^E-teksto|[[wpeo>​Poul Thorsen]] kaj Kai Rossum|
 +^Origina titolo|Glitrende hav|
 +
 +
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +
 +Logas nenio kiel la maro. 
 +El maltrankvilo kreskas sopir'​.
 +Tamen maristo devas dividi ​
 +sin inter maro kaj hejmo-dezir'​.
 +
 +Rava la mar',
 +bril' sen kompar',​
 +tagojn sen vento vi donas en ar'.
 +Hel-variant',​
 +ondas la kant' ​
 +ree por auxskultant'​.
 +
 +Tra navigado sennombrajn horojn
 +maro instruas pri sia grand'​.
 +Rulon de ondoj pens-akompanas ​
 +sur la posteno soleca gardant'​.
 +
 +Venta la mar',
 +bril' sen kompar', ​
 +noktojn sendormajn vi donas en ar'.
 +Bas-variant'​
 +ondas la kant'
 +ree por auxskultant'​.
 +
 +Suna apero, nuba subiro ​
 +flaman koloron donas al mar'.
 +Velas maristo al horizonto, ​
 +sentas liberon samkiel ondar'​.
 +
 +Brilo de l '​mar',​
 +bril' sen kompar',​
 +tagojn sen vento vi donas en ar'.
 +Bel-variant',​
 +ondas la kant'
 +ree por auxskultant'​.
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_b dana}}
  
brilanta_maro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)