Muziko/Teksto | Inger Lauritzen |
---|---|
E-teksto | Poul Thorsen kaj Kai Rossum |
Origina titolo | Glitrende hav |
Logas nenio kiel la maro.
El maltrankvilo kreskas sopir'.
Tamen maristo devas dividi
sin inter maro kaj hejmo-dezir'.
Rava la mar',
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Hel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.
Tra navigado sennombrajn horojn
maro instruas pri sia grand'.
Rulon de ondoj pens-akompanas
sur la posteno soleca gardant'.
Venta la mar',
bril' sen kompar',
noktojn sendormajn vi donas en ar'.
Bas-variant'
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.
Suna apero, nuba subiro
flaman koloron donas al mar'.
Velas maristo al horizonto,
sentas liberon samkiel ondar'.
Brilo de l 'mar',
bril' sen kompar',
tagojn sen vento vi donas en ar'.
Bel-variant',
ondas la kant'
ree por aŭskultant'.